“Nenormala” mi

Mi proponas komenci per malgranda prezento. Se vi ne konas min, tio ebligos vin imagi kia persono mi estas, kaj se vi opinias ke vi jam konas min, eble vi rimarkos ke vi ne tiel bone konas min…

Kiam mi komparas min kun la plimulto, mi opinias ke mi ne vere povas rigardi min “normala”.

Ni komencu la prezenton. Mi nomiĝas Hugues (Hugo) De Keyzer. Mi estas vira homo kaj naskiĝis la 1979-11-22 (ĵaŭdo), kaj do estas 20-jara (deksesume; 32-jara por la normalaj homoj) tiam, kiam mi skribas ĉi tion. Mi loĝas en Bruselo (Belgujo, Eŭropo, Tero, Suna Sistemo, Lakta Vojo), kie mi (preskaŭ) ĉiam loĝis. Mi loĝas pare kun la elektita de mia koro kaj estas paĉjo de mirinda filino de preskaŭ unu jaro kaj duono.

Ĝis nun, nenio vere originala, vi diros al mi. Nun ja pli graviĝas. Unue, mi estas vegetarano. Por tiuj, kiuj hezitas, vegetarano simple signifas “ne manĝas bestojn”. Kial? Ĉar mi malvolas mortigi aŭ suferigi bestojn.

Plie, mi flue parolas Esperanton (tiel, kiel vi povis suspekti ;)). Kial? Ĉar mi kredas al la neceso havi duan lingvon komunan por ĉiuj, kaj ke Esperanto estas nuntempe la plej bona kandidato por tiu posteno. Mia gepatra lingvo estas la Franca kaj mi ankaŭ parolas la Anglan, la Nederlandan, kaj iomete konas kelkajn aliajn lingvojn.

Nu, mi opinias ke ni jam foriris de “normala”, ĉu ne? Ni daŭrigu… Mi ŝatas pripensi (kaj kelkfoje kontesti) la aĵojn, kiujn ĉiuj rigardas normalaj. Ekzemple, mi ŝatas esplori aliajn mezurajn unuojn, pli logikaj laŭ mi: la dekuma tempo, la ŝuaj mezuroj en centimetroj (ĝi jam ekzistas en milimetroj: la sistemo Mondopoint!), la anguloj en turnoj,…

Ĉar mi ŝategas rigardi aĵojn malsame, mi ŝatas ke iu konsciigas min pri io, pri kio mi neniam pensis. Mi provas havi malfermitan menson anstataŭ esti suspektema pri tio, kion mi ne konas. Mi batalas kontraŭ la rezisto al la ŝanĝo (inkluzive mia ;)).

Mi ankaŭ devas konfesi ke estas “sinjoro mi-scias-ĉion” kaj okulvitra smurfo kaŝitaj en mi, sed mi ŝatus perdi ilin.

Mi uzas la klavararanĝon BÉPO. Mi revas pri simetriaj klavaroj. Mi estas komputilisto. Mi estas konvinkita pri libera programaro kaj uzas GNU/Linukson. Mi ne trinkas Koka-kolaon laŭ principo. Mi elektis ne havi veturilon. Mi multe uzas la publikajn transportojn (kaj miajn krurojn), kaj fojfoje kunuzatajn veturilojn.

Mi uzas mian muson kaj mian dentobroson per la maldekstra mano, dum mi estas dekstramanulo. Mi kapablas skribi France sen ortografiaj eraroj :). Malgraŭ tio, mi opinias ke la Franca devus havi ortografion simplan kaj rekte devenan de la fonetiko. Mi ŝatas tipografion.

Mi ofte pripensas la estontecon de la homaro, kaj revas pri mondo pli simpla, kie oni vivas pli kune. En 2007, mi ĉirkaŭiris la mondon. De antaŭ 5 jaroj mi ne tondis miajn harojn. Mi ŝategas lerni novajn aĵojn kaj kompreni la kialon kaj la kielon de la aĵoj. Mi ŝategas Vikipedion.

Kiel vi povas konstati, mi estas iom “malsama” :). Mi detalos tiujn temojn en venontaj artikoloj, do, se tio interesas vin, ne hezitu ofte reveni.