Ne plu manĝi bestojn

Nun de pli ol ses jaroj mi estas vegetarano. De unu tago al la sekva, la viando forlasis mian teleron, por ĉiam. Kio decidigis min? Kion tio ŝanĝis por mi? Ĉu tio estas ŝanĝo sen ebla reiro?

Sabaton 2005-12-31. Mia koramikino kaj mi gastas ĉe paro de amikoj proksime de Parizo kiuj invitis nin por la novjara festeno de 2006. Je la fino de la posttagmezo, ni iras kune por aĉetumi en ĉiovendejon por prepari la vesperan festenon. En tiu superbazaro, estas agitado. Ne estas facile ne percepti ĝin. Ĉiu aĉetas la lastajn necesajn aĵojn, dum la festa vespero alproksimiĝas. La vendejo reklamas pri siaj plej “festaj” (dependas por kiu) produktoj: grashepataĵo, omaro, ostroj, ktp. Klientoj atendas ĉe la kasejoj kun vivanta (sed ne plu longe) omaro sur la rulanta tapiŝo. Estas malfacile ne pensi pri la fakto ke ĝi dolorege mortos kelkajn momentojn poste, nur por la palata plezuro.

Ni mem aĉetas ĉiajn aĵojn ke ni preskaŭ neniam manĝis: anasaĵon, helikojn kaj eĉ strutaĵon. Je la manĝo, do estas abundo de viando, multe tro por kvar personoj. Mia karulino ne kapablas malplenigi sian teleron. Tiam ŝi diras ion tian: “Ĉiu tiu viando, kaj tiuj omaroj en la vendejo, forprenis mian apetiton. Cetere, se dependus nur de mi, mi opinias ke mi iĝus vegetarano.” Tiu frazo ne falas en surdulan orelon. Mi tuj respondas al ŝi ke se ŝi ŝatus fari tion, mi tute pretas provi tion kun ŝi.

Tio estis la ekfunkciiga elemento kiu mankis al mi ĝis tiam. Mi jam pensis pri vegetarismo antaŭe, interalie dum mia maturiĝanteco. Mi memoras, ekzemple, demandi min tion, kion vegetarano povas manĝi aŭ ne (“Nu, se mi estus vegetarano, ĉu mi ankoraŭ povus manĝi frititajn terpomojn? Ha jes, des pli bone.”), post aŭdi pri vegetaranoj de la amaskomunikiloj, aŭ de amikoj kiuj iujn konas (se mi bone memoras, mi opinias ke mi mem neniam iujn renkontis).

Mi ĉiam havis pozitivan opinion pri vegetarismo. Mi rigardas tion admirinda ke iu rezignas manĝi viandon por evitigi al bestoj suferi kaj morti. Antaŭ tiu tago, mi fakte neniam al mi metis la demandon: “Ĉu mi iĝus vegetarano?”.

De unu tago al la alia, ni do iĝis vegetaranoj. Ni decidis ne plu manĝi bestojn; ke neniu besto devu morti por nin nutri. Mi ne multe ŝatus ke oni mortigu min por manĝi min, mi do opinias ke mi ne rajtas trudi tion al iu ajn. Plie, mi opinias ke estus malfacilege por mi, mem mortigi beston. Aĉeti ĝin antaŭmortigita en bela pakaĵo, facile forgesigas onin pri la fakta realo.

Estas sciinde ke oni helpis min iri al vegetarismo. Eĉ se miaj gepatroj ne estas vegetaranoj, mia patrino ĉiam havis kuirarton sufiĉe originalan, ofte malproksimiĝantan de la Belga tradicia kuirarto, kaj ofte inspiriĝantan per la kuirarto vegetara. Sen voli, eble, ŝi tiel helpis min havi pli malfermitan menson.

Unue, ni decidis ke ni provu vegetarismon dum unu monato por komenci, kaj ke ni decidu tiam ĉu ni daŭrigu aŭ ne. Fakte, estis nur multe pli malfrue ke ni rimarkis ke la monato jam estis pasinta, kaj ke ni tute nature decidis daŭrigi.

Tio, kio surprizis min, estas konstati tiel, kiel estis facile por mi ĉesi manĝi viandon. Mi opiniis ke estus pli malfacile, ke la viando mankus al mi. Nu, tute ne. Tamen, mi estis vianda ŝatanto. Eĉ se mi ne manĝis multe da ĝi, mi ofte opiniis ke manĝo sen viando ne estas “vera” manĝo. Pri tio, mia opinio kompreneble tute ŝanĝiĝis :).

Krom la fakto de ŝanĝi sian nutradon, iĝi vegetarano, ankaŭ estas elekti esti malsama, meti sin marĝene de nia socio. Mi opinias ke la plimulto de la uloj provas ĝenerale fari precize la malon: bone aparteni al la socio, esti laŭmoda. Tamen, elekti esti malsama estas tre riĉiga sperto.

Iĝi vegetarano malfermis miajn okulojn. Decidi esti malsama de la normo ebligis min de pli fore juĝi kaj esti pli malfermita al la malsameco ĝenerale. Mi ankaŭ povis lerni pri la mensa malfermo (aŭ ne) de miaj proksimaj konatoj :). Estas tre interesa vidi la reagon de la uloj kiam oni kontestas “prapatrajn tradiciojn”.

Tio ankaŭ ebligis min konscii tiel, kiel nia kuirarto estas orientita al viando (amplekssence, tio estas ĉio kiu estas bestaĵo: brutaĵo, birdaĵo, fiŝaĵo, krustulaĵo, moluskaĵo, ktp.). En la menuo de restoracioj (Belga kaj Franca kuirarto), la pladoj estas plejofte ordigitaj laŭ tipo de viando, kaj la legomoj estas forapartigitaj kiel garnaĵo. En Hindujo, kontraŭe, la menuo de ĉiuj restoracioj kiujn mi vizitis proponis preskaŭ nur vegetarajn pladojn. Eĉ ne estis indikite ke ili estis tiaj. Kelkfoje estis eteta sekcio titolita “Non Veg” (“Ne vegetara”) enhavanta ne vegetarajn pladojn. Kia malsameco! Tute la malo de ĉe ni.

Iĝi vegetarano ankaŭ ebligis min malkovri alian mondon. La mondon de ĉiu la nutraĵo kiu ne estas viando, kaj al kio la plimulto de la uloj ofte atribuas tro malpli da graveco. Apud la viando, la legomoj ĉiam ŝajnis al mi sengustaj. Tiel, kiel eksfumanto remalkovras la guston de la manĝaĵoj, ĉesante manĝi viandon, mi malkovris la veran guston de la legomoj, grenoj, fabacoj, fungoj,…

Estas nur poste ke mi lernis ke vegetara nutrado, krom esti bona por la sano, ankaŭ estas pli bona por la medio, kaj helpas kontraŭ la malsato en la mondo. Eĉ se mi povas nur ĝoji pro tio, tio ne estas la kialoj kiuj decidigis min iĝi vegetarano, sed ja etikaj kialoj: evitigi suferadon kaj morton de bestoj.

Ĉu mi iam povus remanĝi viandon? Krom pro supervivaj kialoj, mi dirus ke estas ege neprobable ke tio iam okazos.

Nun de pli ol ses jaroj mi estas vegetarano kaj mi tute ne bedaŭras tion. Male, mi bedaŭras ke mi ne komencis pli frue.

Kaj vi? Kion vi opinias pri vegetarismo? Ĉu vi pretus provi? Ĉu vi jam metis al vi la demandon?