La dua lingvo

Tiuj el vi kiuj konas min, eĉ nur iom, tre verŝajne scias ke mi estas granda entuziasmulo pri Esperanto. Mi do kompreneble ne povis eviti la temon :).

Kiel pri ĉiu aĵo iom malsama, utopia aŭ originala (sed precipe malbone konata), malfeliĉe ofte estas multaj antaŭjuĝoj. Ni ilin preteratentu kaj kune malkovru: fakte, kio estas tio, Esperanto? Kaj precipe, por kio ĝi eĉ povas utili?

Ni komencu per la komenco. Esperanto estas lingvo. Ĝin kreis en 1887 Ludoviko Lazaro Zamenhofo, okulkuracisto el Bjalistoko (urbo de nuna Polujo, sed tiam apartenanta al la Rusa Imperio).

Vi ja bone legis. Tiun lingvon estis “kreita”. Male al (preskaŭ) ĉiuj aliaj lingvoj, kies esto kaj nuna formo estas kaŭzitaj de la hazardoj de la historio, kaj do kiuj dum la jarcentoj ne ĉesis ŝanĝiĝi kaj do pleniĝi je neregulaĵoj, esceptoj kaj malfacilaĵoj, Esperanto estas konstruita lingvo, pensita kaj konceptita tute logike kaj regule.

Esperanto tiel estas unu el la pli facilaj lingvoj por lerni, kompreni kaj paroli. La finaĵo de la vortoj montras ilian tipon, kio ebligas tuj identigi ilin. La gramatiko estas simplega kaj sen escepto, kaj tamen ebligas nuancojn kiel eble plej precizajn. Vortoj estiĝas per kunmeto de radikoj kaj afiksoj, kiel Lego-briketoj. Fine, la plej grava: havante tre flekseblan strukturon, Esperanto ebligas esprimiĝi kiel oni pensas, kiu ajn estas onia gepatra lingvo.

Konsentite, sed kiel ĝi utilas? Nu, kiel ĉiuj lingvoj, ĝi utilas por kominikiĝi, kompreneble :)! (Vi ne estus diveninta tion, ĉu?) Bone, sed kial ni bezonus plian lingvon? Ĉu ne jam estas sufiĉe? Fakte jes, ekzistas multegaj lingvoj, kaj tio ja estas la problemo. Kiam personoj kun malsamaj gepatraj lingvoj volas komunikiĝi, kion fari? Estas proksimume tri ebloj:

  1. Se ĉiu komprenas la lingvon de la aliaj, ĉiu povas paroli per sia propra lingvo.
  2. Oni parolas per la lingvo de unu el la interparolantoj.
  3. Oni uzas lingvon malsaman ol tiun de ĉiuj interparolantoj.
  4. Oni forlasas ;).

Kvankam estas iom strange interparoli per malsamaj lingvoj, la unua eblo tamen estas bona solvo, sed malfeliĉe malofte ebla. Krome, ĝi necesas ke la interparolantoj havu bonegan komprenon de la lingvoj de la aliaj.

La dua eblo estigas forte malekvilibran situacion. La interparolantoj, kies ĝi estas la gepatra lingvo, devas fari neniun strebon. La aliaj, male, devas ne nur grande peni paroli alian lingvon, sed ankaŭ troviĝas malavantaĝaj en la interparolado ĉar ili ne parolas ĝin tiel bone, kiel siaj interparolanto. Oni povas rapide aperi stulta kiam oni balbutas. Tiu solvo do estas evitinda se eblas.

Per la tria ebla, la interparolantoj devas simile strebi por komunikiĝi, kaj troviĝas en samvalora situacio. Tio estas fakte la plej bona solvo. Tamen, restas problemo por solvi: kiun lingvon elekti? Vi ĝuste divenis: Esperanto, kompreneble!

Kial Esperanto? Kial ne la Angla (aŭ ajna alia nacia lingvo)? Estas multaj kialoj tiuokaze preferi Esperanton ol naciajn lingvojn, kaj ni malkovris ilin en venonta artikolo. Nune, ni memoru ke la ĉefa kialo estas ke male al la aliaj lingvoj, Esperanto estis konceptita por tiu preciza celo: servi kiel interŝanĝa internacia lingvo.

Se Zamenhofo kreis Esperanton, estas ĉar li loĝis en kvartalo kie troviĝis malsamaj naciecoj, kaj rimarkante la streĉitecojn kaj la perfortojn kaŭzitajn de la nekomprenemoj pro la malsamaj lingvoj, li komprenis ke la plej bona solvo por tiu komunikada problemo estas havi neŭtralan interŝanĝan lingvon, komuna por ĉiuj.

Ĝia celo do tute ne estas anstataŭi la aliajn lingvojn por ke ĉiuj parolu la saman lingvon. Tio estas ne nur tute neebla, sed ankaŭ estus tre domaĝa ĉar ĉiu lingvo estas grandvaloraĵo.

La celo de Esperanto estas do esti dua lingvo; la dua lingvo. Ĉiu faras paŝon al la alia por troviĝi egalaj en la interparolado. Tiel, Esperanto estas justa lingvo.

Por povi komunikiĝi kun personoj kun malsamaj gepatraj lingvoj, do sufiĉas lerni nur unu duan lingvon, kiu krome estas tre facila. Oni meznombre lernas Esperanton 5 ĝis 10 foje pli rapide ol la naciajn lingvojn. Unu deko da horoj da kurso sufiĉas por komenci vere uzi ĝin, kaj oni akiras jam bonan nivelon post ĉirkaŭ kvindek horoj da kurso.

Ĉiuj tiuj aĵoj ŝajnas tre bonaj, sed ĉu tio ne estas iom utopia? Eble, sed grandaj ŝanĝoj ofte komenciĝis per utopio.

En venonta artikolo, ni iom pli malkovros ĉi tiun internacian lingvon, kaj la kialojn kaj kielojn lerni Esperanton.

Intertempe, mi intense konsilas al vi spekti la tre instruan serion de videaĵoj de Claude Piron titolita “Les langues : un défi” (La lingvoj: defio). Ĝi estas franclingva. Ankaŭ estas mallonga anglalingva versio titolita “The language challenge”, havanta subtekstojn en multaj lingvoj, inter aliaj Esperantajn.