Nu…

Pli ol kvar jaroj sen nova artikolo… Fakte, sen eĉ unu vera artikolo ;). Kvar jaroj! Estas freneze tiel, kiel la tempa percepto estas relativa.

Ĉu ĉi tiu TTT-ejo iam utilos? Mi, kiu tamen havas aĵojn por diri, kion mi atendas antaŭ skribi ilin? Nenion, mi simple pensas ĉiu foje ke mi faros tion poste, kaj, kiel oni povas antaŭvidi, “poste” okazas neniam.

Kio do okazas? Kial nova artikolo? Nu, ĉar necesas komenci iam, ĉu ne? “Poste” okazis. Tempis ;).

Tamen, mi bone konas min, kaj estas kompreneble granda risko ke okazas de nove kvar jarojn (aŭ pli!) antaŭ la venonta artikolo. Mi do metos devigon: mi promesas ke la venonta artikolo estos publikigita post malpli ol du semajnoj, tio estas plej malfrue la 2012-03-02. Oni vidos. Mi estas tiel scivola pri tio kiel vi ;).

Do, ĝis tre baldaŭ!