Ne plu manĝi bestojn

Nun de pli ol ses jaroj mi estas vegetarano. De unu tago al la sekva, la viando forlasis mian teleron, por ĉiam. Kio decidigis min? Kion tio ŝanĝis por mi? Ĉu tio estas ŝanĝo sen ebla reiro?

La dua lingvo

Tiuj el vi kiuj konas min, eĉ nur iom, tre verŝajne scias ke mi estas granda entuziasmulo pri Esperanto. Mi do kompreneble ne povis eviti la temon :).

Kiel pri ĉiu aĵo iom malsama, utopia aŭ originala (sed precipe malbone konata), malfeliĉe ofte estas multaj antaŭjuĝoj. Ni ilin preteratentu kaj kune malkovru: fakte, kio estas tio, Esperanto? Kaj precipe, por kio ĝi eĉ povas utili?

“Nenormala” mi

Mi proponas komenci per malgranda prezento. Se vi ne konas min, tio ebligos vin imagi kia persono mi estas, kaj se vi opinias ke vi jam konas min, eble vi rimarkos ke vi ne tiel bone konas min…

Kiam mi komparas min kun la plimulto, mi opinias ke mi ne vere povas rigardi min “normala”.

Nu…

Pli ol kvar jaroj sen nova artikolo… Fakte, sen eĉ unu vera artikolo ;). Kvar jaroj! Estas freneze tiel, kiel la tempa percepto estas relativa.

hugues.info

Jen mia TTT-ejo: hugues.info. Ĉi tie mi prezentos la interesajn (kaj malpli interesajn) ideojn, kiuj trairas mian kapon.

Abonrilata enhavo